Text copied!
Bibles in Esperanto

Psalmaro 147:14-20 in Esperanto

Help us?

Psalmaro 147:14-20 in Londona Biblio

14 Li donas pacon al viaj limoj, Li satigas vin per la plej bona el la tritiko.
15 Li sendas Sian ordonon al la tero; Tre rapide kuras Lia vorto.
16 Li donas neĝon kiel lanon, Li ŝutas prujnon kiel cindron.
17 Li ĵetas Sian glacion kiel pecojn; Kiu kontraŭstaros al Lia frosto?
18 Li sendas Sian vorton, kaj ĉio degelas; Li blovas per Sia vento, kaj ekfluas akvo.
19 Li sciigas al Jakob Sian vorton, Siajn leĝojn kaj decidojn al Izrael.
20 Tiel Li ne faras al iu alia popolo; Kaj Liajn decidojn ili ne scias. Haleluja!
Psalmaro 147 in Londona Biblio