14Li donas pacon al viaj limoj, Li satigas vin per la plej bona el la tritiko.
15Li sendas Sian ordonon al la tero; Tre rapide kuras Lia vorto.
16Li donas neĝon kiel lanon, Li ŝutas prujnon kiel cindron.
17Li ĵetas Sian glacion kiel pecojn; Kiu kontraŭstaros al Lia frosto?
18Li sendas Sian vorton, kaj ĉio degelas; Li blovas per Sia vento, kaj ekfluas akvo.
19Li sciigas al Jakob Sian vorton, Siajn leĝojn kaj decidojn al Izrael.
20Tiel Li ne faras al iu alia popolo; Kaj Liajn decidojn ili ne scias. Haleluja!