Text copied!
Bibles in Esperanto

Psalmaro 139:7-24 in Esperanto

Help us?

Psalmaro 139:7-24 in Londona Biblio

7 Kien mi iros for de Via spirito? Kaj kien mi kuros for de Via vizaĝo?
8 Se mi leviĝos al la ĉielo, Vi estas tie; Se mi kuŝiĝos en Ŝeol, jen Vi tie estas.
9 Ĉu mi okupos la flugilojn de la matenruĝo, Ĉu mi loĝiĝos sur la rando de la maro:
10 Ankaŭ tie Via mano min kondukos, Kaj Via dekstra mano min tenos.
11 Se mi diros: Mallumo min kovros, Kaj la lumo ĉirkaŭ mi fariĝos nokto:
12 Eĉ mallumo ne mallumas antaŭ Vi, Kaj la nokto lumas kiel tago; Mallumo fariĝas kiel lumo.
13 Ĉar Vi kreis mian internaĵon, Formis min en la ventro de mia patrino.
14 Mi gloras Vin, ĉar mi estas mirinde kreita; Mirindaj estas Viaj kreitaĵoj, Kaj mia animo tion bone konscias.
15 Ne estis kaŝitaj antaŭ Vi miaj ostoj, Kiam mi estis kreata en kaŝiteco, Kiam mi estis formata en la profundo de la tero.
16 Mian embrion vidis Viaj okuloj, Kaj en Via libro estis enskribitaj ĉiuj tagoj destinitaj, Kiam ankoraŭ eĉ unu ne ekzistis.
17 Kiel grandvaloraj estas por mi Viaj pensoj, ho Dio! Kiel granda estas ilia nombro!
18 Se mi ilin kalkulus, ili estus pli multaj ol la sablo; Kiam mi vekiĝas, mi estas ankoraŭ kun Vi.
19 Mortigu, ho Dio, la malvirtulojn, Kaj sangaviduloj foriĝu de mi!
20 Ili parolas pri Vi malice, Kaj Viaj malamikoj leviĝas por trompo.
21 Viajn malamantojn, ho Eternulo, mi ja malamas, Kaj Viajn kontraŭulojn mi abomenas.
22 Per ekstrema malamo mi ilin malamas; Ili fariĝis por mi malamikoj.
23 Esploru min, ho Dio, kaj konu mian koron; Provu min kaj sciu miajn pensojn.
24 Kaj rigardu, ĉu mi estas sur malbona vojo, Kaj gvidu min sur la vojo de eterneco.
Psalmaro 139 in Londona Biblio