Text copied!
CopyCompare
Londona Biblio - Psalmaro - Psalmaro 139

Psalmaro 139:7-24

Help us?
Click on verse(s) to share them!
7Kien mi iros for de Via spirito? Kaj kien mi kuros for de Via vizaĝo?
8Se mi leviĝos al la ĉielo, Vi estas tie; Se mi kuŝiĝos en Ŝeol, jen Vi tie estas.
9Ĉu mi okupos la flugilojn de la matenruĝo, Ĉu mi loĝiĝos sur la rando de la maro:
10Ankaŭ tie Via mano min kondukos, Kaj Via dekstra mano min tenos.
11Se mi diros: Mallumo min kovros, Kaj la lumo ĉirkaŭ mi fariĝos nokto:
12Eĉ mallumo ne mallumas antaŭ Vi, Kaj la nokto lumas kiel tago; Mallumo fariĝas kiel lumo.
13Ĉar Vi kreis mian internaĵon, Formis min en la ventro de mia patrino.
14Mi gloras Vin, ĉar mi estas mirinde kreita; Mirindaj estas Viaj kreitaĵoj, Kaj mia animo tion bone konscias.
15Ne estis kaŝitaj antaŭ Vi miaj ostoj, Kiam mi estis kreata en kaŝiteco, Kiam mi estis formata en la profundo de la tero.
16Mian embrion vidis Viaj okuloj, Kaj en Via libro estis enskribitaj ĉiuj tagoj destinitaj, Kiam ankoraŭ eĉ unu ne ekzistis.
17Kiel grandvaloraj estas por mi Viaj pensoj, ho Dio! Kiel granda estas ilia nombro!
18Se mi ilin kalkulus, ili estus pli multaj ol la sablo; Kiam mi vekiĝas, mi estas ankoraŭ kun Vi.
19Mortigu, ho Dio, la malvirtulojn, Kaj sangaviduloj foriĝu de mi!
20Ili parolas pri Vi malice, Kaj Viaj malamikoj leviĝas por trompo.
21Viajn malamantojn, ho Eternulo, mi ja malamas, Kaj Viajn kontraŭulojn mi abomenas.
22Per ekstrema malamo mi ilin malamas; Ili fariĝis por mi malamikoj.
23Esploru min, ho Dio, kaj konu mian koron; Provu min kaj sciu miajn pensojn.
24Kaj rigardu, ĉu mi estas sur malbona vojo, Kaj gvidu min sur la vojo de eterneco.

Read Psalmaro 139Psalmaro 139
Compare Psalmaro 139:7-24Psalmaro 139:7-24