Text copied!
Bibles in Esperanto

Psalmaro 138:2-6 in Esperanto

Help us?

Psalmaro 138:2-6 in Londona Biblio

2 Mi kliniĝas antaŭ Via sankta templo, Kaj mi gloras Vian nomon por Via boneco kaj vereco; Ĉar Vi grandigis pli ol ĉio Vian nomon per Via vorto.
3 En la tago, kiam mi vokis, Vi aŭskultis min, Vi donis forton al mia animo.
4 Gloros Vin, ho Eternulo, ĉiuj reĝoj de la tero, Ĉar ili aŭdis la vortojn de Via buŝo.
5 Kaj ili prikantos la vojojn de la Eternulo; Ĉar granda estas la gloro de la Eternulo.
6 Ĉar kvankam la Eternulo estas alte, tamen Li rigardas humilulon, Kaj fierulon Li rimarkas de malproksime.
Psalmaro 138 in Londona Biblio