2Mi kliniĝas antaŭ Via sankta templo, Kaj mi gloras Vian nomon por Via boneco kaj vereco; Ĉar Vi grandigis pli ol ĉio Vian nomon per Via vorto.
3En la tago, kiam mi vokis, Vi aŭskultis min, Vi donis forton al mia animo.
4Gloros Vin, ho Eternulo, ĉiuj reĝoj de la tero, Ĉar ili aŭdis la vortojn de Via buŝo.
5Kaj ili prikantos la vojojn de la Eternulo; Ĉar granda estas la gloro de la Eternulo.
6Ĉar kvankam la Eternulo estas alte, tamen Li rigardas humilulon, Kaj fierulon Li rimarkas de malproksime.