Text copied!
CopyCompare
Londona Biblio - Predikanto - Predikanto 7

Predikanto 7:4-9

Help us?
Click on verse(s) to share them!
4La koro de saĝuloj estas en domo de funebro, kaj la koro de malsaĝuloj en domo de ĝojo.
5Pli bone estas aŭskulti riproĉon de saĝulo, ol aŭskulti kanton de malsaĝuloj.
6Ĉar simila al la kraketado de dornoj sub poto estas la ridado de la malsaĝuloj; kaj vantaĵo ĝi estas.
7Ĉar perforteco forprenas la saĝon de saĝulo, kaj la prudenton malbonigas donaco.
8La fino de afero estas pli bona, ol ĝia komenco; pacienculo estas pli bona, ol malhumilulo.
9Ne rapidu koleri en via spirito; ĉar koleremeco loĝas en la brusto de malsaĝuloj.

Read Predikanto 7Predikanto 7
Compare Predikanto 7:4-9Predikanto 7:4-9