3Se iu homo naskigus cent infanojn kaj vivus multajn jarojn kaj atingus profundan aĝon, sed lia animo ne ĝuus sate la havon, kaj eĉ bonan enterigon li ne havus — tiam mi dirus: Pli feliĉa ol li estas abortito.
4Ĉar ĉi tiu vante venis kaj en mallumon foriris, kaj en mallumo kaŝiĝos lia nomo.
5Eĉ la sunon li ne vidis kaj ne konis — al li estas pli trankvile ol al tiu.
6Kaj se tiu homo vivus du mil jarojn kaj la bonon ne ĝuus, ĉu ne al unu loko ĉiuj iros?
7Ĉiuj laboroj de homo estas por lia buŝo, kaj tamen lia animo ne estas satigebla.