Text copied!
Bibles in Esperanto

Predikanto 11:6-9 in Esperanto

Help us?

Predikanto 11:6-9 in Londona Biblio

6 Matene semu vian semon, kaj vespere via mano ne ripozu; ĉar vi ne scias, ĉu tio aŭ alio estos pli ĝusta, aŭ ĉu ambaŭ egale estos bonaj.
7 Agrabla estas la lumo, kaj bone estas al la okuloj vidi la sunon.
8 Ĉar se eĉ multajn jarojn homo vivus, li ĝoju en ili ĉiuj; kaj li memoru pri la tagoj mallumaj, ĉar estos multe da ili; ĉio, kio venos, estas vantaĵo.
9 Ĝoju, junulo, en via infaneco; kaj via koro ĝuu plezuron en la tagoj de via juneco, kaj iru, kien kondukas vin via koro kaj kien rigardas viaj okuloj; sed sciu, ke pri ĉio ĉi tio Dio venigos vin al juĝo.
Predikanto 11 in Londona Biblio