Text copied!
CopyCompare
Londona Biblio - Predikanto - Predikanto 11

Predikanto 11:6-9

Help us?
Click on verse(s) to share them!
6Matene semu vian semon, kaj vespere via mano ne ripozu; ĉar vi ne scias, ĉu tio aŭ alio estos pli ĝusta, aŭ ĉu ambaŭ egale estos bonaj.
7Agrabla estas la lumo, kaj bone estas al la okuloj vidi la sunon.
8Ĉar se eĉ multajn jarojn homo vivus, li ĝoju en ili ĉiuj; kaj li memoru pri la tagoj mallumaj, ĉar estos multe da ili; ĉio, kio venos, estas vantaĵo.
9Ĝoju, junulo, en via infaneco; kaj via koro ĝuu plezuron en la tagoj de via juneco, kaj iru, kien kondukas vin via koro kaj kien rigardas viaj okuloj; sed sciu, ke pri ĉio ĉi tio Dio venigos vin al juĝo.

Read Predikanto 11Predikanto 11
Compare Predikanto 11:6-9Predikanto 11:6-9