Text copied!
Bibles in Esperanto

Nombroj 2:1-25 in Esperanto

Help us?

Nombroj 2:1-25 in Londona Biblio

1 Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo kaj al Aaron, dirante:
2 La Izraelidoj starigu siajn tendojn ĉiu apud sia standardo, apud la signoj de sia patrodomo; iom malproksime ĉirkaŭ la tabernaklo de kunveno ili starigu siajn tendojn.
3 En la antaŭa parto, oriente, staros tendare la standardo de la tendaro de Jehuda, laŭ iliaj taĉmentoj; kaj la princo de la Jehudaidoj estas Naĥŝon, filo de Aminadab;
4 kaj lia taĉmento kaj ĝiaj kalkulitoj estas sepdek kvar mil sescent.
5 Apude staru la tribo de Isaĥar; kaj la princo de la Isaĥaridoj estas Netanel, filo de Cuar;
6 kaj lia taĉmento kaj ĝiaj kalkulitoj estas kvindek kvar mil kvarcent.
7 Poste la tribo de Zebulun; kaj la princo de la Zebulunidoj estas Eliab, filo de Ĥelon;
8 kaj lia taĉmento kaj ĝiaj kalkulitoj estas kvindek sep mil kvarcent.
9 Ĉiuj kalkulitoj de la tendaro de Jehuda estas cent okdek ses mil kvarcent laŭ iliaj taĉmentoj; ili elmoviĝu la unuaj.
10 La standardo de la tendaro de Ruben estu sude, laŭ iliaj taĉmentoj; kaj la princo de la Rubenidoj estas Elicur, filo de Ŝedeur;
11 kaj lia taĉmento kaj ĝiaj kalkulitoj estas kvardek ses mil kvincent.
12 Apude staru la tribo de Simeon; kaj la princo de la Simeonidoj estas Ŝelumiel, filo de Curiŝadaj;
13 kaj lia taĉmento kaj ĝiaj kalkulitoj estas kvindek naŭ mil tricent.
14 Poste la tribo de Gad; kaj la princo de la Gadidoj estas Eljasaf, filo de Deuel;
15 kaj lia taĉmento kaj ĝiaj kalkulitoj estas kvardek kvin mil sescent kvindek.
16 Ĉiuj kalkulitoj de la tendaro de Ruben estas cent kvindek unu mil kvarcent kvindek laŭ iliaj taĉmentoj; ili elmoviĝu la duaj.
17 Poste elmoviĝu kun la tabernaklo de kunveno la tendaro de la Levidoj inter la tendaroj; kiel ili staros tendare, tiel ili elmoviĝu, ĉiu laŭ sia loko kun siaj standardoj.
18 La standardo de la tendaro de Efraim, laŭ iliaj taĉmentoj, estu okcidente; kaj la princo de la Efraimidoj estas Eliŝama, filo de Amihud;
19 kaj lia taĉmento kaj ĝiaj kalkulitoj estas kvardek mil kvincent.
20 Apude estu la tribo de Manase; kaj la princo de la Manaseidoj estas Gamliel, filo de Pedacur;
21 kaj lia taĉmento kaj ĝiaj kalkulitoj estas tridek du mil ducent.
22 Poste la tribo de Benjamen; kaj la princo de la Benjamenidoj estas Abidan, filo de Gideoni;
23 kaj lia taĉmento kaj ĝiaj kalkulitoj estas tridek kvin mil kvarcent.
24 Ĉiuj kalkulitoj de la tendaro de Efraim estas cent ok mil cent laŭ iliaj taĉmentoj; ili elmoviĝu la triaj.
25 La standardo de la tendaro de Dan estu norde, laŭ iliaj taĉmentoj; kaj la princo de la Danidoj estas Aĥiezer, filo de Amiŝadaj;
Nombroj 2 in Londona Biblio