Text copied!
CopyCompare
Londona Biblio - Nombroj - Nombroj 2

Nombroj 2:1-25

Help us?
Click on verse(s) to share them!
1Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo kaj al Aaron, dirante:
2La Izraelidoj starigu siajn tendojn ĉiu apud sia standardo, apud la signoj de sia patrodomo; iom malproksime ĉirkaŭ la tabernaklo de kunveno ili starigu siajn tendojn.
3En la antaŭa parto, oriente, staros tendare la standardo de la tendaro de Jehuda, laŭ iliaj taĉmentoj; kaj la princo de la Jehudaidoj estas Naĥŝon, filo de Aminadab;
4kaj lia taĉmento kaj ĝiaj kalkulitoj estas sepdek kvar mil sescent.
5Apude staru la tribo de Isaĥar; kaj la princo de la Isaĥaridoj estas Netanel, filo de Cuar;
6kaj lia taĉmento kaj ĝiaj kalkulitoj estas kvindek kvar mil kvarcent.
7Poste la tribo de Zebulun; kaj la princo de la Zebulunidoj estas Eliab, filo de Ĥelon;
8kaj lia taĉmento kaj ĝiaj kalkulitoj estas kvindek sep mil kvarcent.
9Ĉiuj kalkulitoj de la tendaro de Jehuda estas cent okdek ses mil kvarcent laŭ iliaj taĉmentoj; ili elmoviĝu la unuaj.
10La standardo de la tendaro de Ruben estu sude, laŭ iliaj taĉmentoj; kaj la princo de la Rubenidoj estas Elicur, filo de Ŝedeur;
11kaj lia taĉmento kaj ĝiaj kalkulitoj estas kvardek ses mil kvincent.
12Apude staru la tribo de Simeon; kaj la princo de la Simeonidoj estas Ŝelumiel, filo de Curiŝadaj;
13kaj lia taĉmento kaj ĝiaj kalkulitoj estas kvindek naŭ mil tricent.
14Poste la tribo de Gad; kaj la princo de la Gadidoj estas Eljasaf, filo de Deuel;
15kaj lia taĉmento kaj ĝiaj kalkulitoj estas kvardek kvin mil sescent kvindek.
16Ĉiuj kalkulitoj de la tendaro de Ruben estas cent kvindek unu mil kvarcent kvindek laŭ iliaj taĉmentoj; ili elmoviĝu la duaj.
17Poste elmoviĝu kun la tabernaklo de kunveno la tendaro de la Levidoj inter la tendaroj; kiel ili staros tendare, tiel ili elmoviĝu, ĉiu laŭ sia loko kun siaj standardoj.
18La standardo de la tendaro de Efraim, laŭ iliaj taĉmentoj, estu okcidente; kaj la princo de la Efraimidoj estas Eliŝama, filo de Amihud;
19kaj lia taĉmento kaj ĝiaj kalkulitoj estas kvardek mil kvincent.
20Apude estu la tribo de Manase; kaj la princo de la Manaseidoj estas Gamliel, filo de Pedacur;
21kaj lia taĉmento kaj ĝiaj kalkulitoj estas tridek du mil ducent.
22Poste la tribo de Benjamen; kaj la princo de la Benjamenidoj estas Abidan, filo de Gideoni;
23kaj lia taĉmento kaj ĝiaj kalkulitoj estas tridek kvin mil kvarcent.
24Ĉiuj kalkulitoj de la tendaro de Efraim estas cent ok mil cent laŭ iliaj taĉmentoj; ili elmoviĝu la triaj.
25La standardo de la tendaro de Dan estu norde, laŭ iliaj taĉmentoj; kaj la princo de la Danidoj estas Aĥiezer, filo de Amiŝadaj;

Read Nombroj 2Nombroj 2
Compare Nombroj 2:1-25Nombroj 2:1-25