Text copied!
CopyCompare
Londona Biblio - Nombroj - Nombroj 24

Nombroj 24:8-19

Help us?
Click on verse(s) to share them!
8Dio, kiu elkondukis lin el Egiptujo, Estas por li kiel la forto de bubalo; Li formanĝas la popolojn, kiuj estas malamikaj al li, Kaj iliajn ostojn li frakasas Kaj per siaj sagoj disbatas.
9Li genuiĝis, li kuŝiĝis, Kiel leono kaj kiel leonino; Kiu lin levos? Viaj benantoj estas benataj, Kaj viaj malbenantoj estas malbenataj.
10Tiam ekflamis la kolero de Balak kontraŭ Bileam, kaj li kunefrapis siajn manojn; kaj Balak diris al Bileam: Por malbeni miajn malamikojn mi vokis vin, kaj vi nun benis ilin jam tri fojojn!
11Kaj nun foriĝu sur vian lokon; mi intencis honori vin, sed jen la Eternulo senigis vin je la honoro.
12Kaj Bileam diris al Balak: Ĉu eĉ al viaj senditoj, kiujn vi sendis al mi, mi ne parolis jene:
13Se Balak eĉ donus al mi sian plenan domon da arĝento kaj oro, mi ne povus malobei la ordonon de la Eternulo, farante bonon aŭ malbonon laŭ mia deziro? kion diros la Eternulo, tion mi diros.
14Kaj nun mi iras al mia popolo; venu, mi sciigos al vi, kion faros tiu popolo al via popolo en la malproksima venonta tempo.
15Kaj li ekparolis sian inspiritaĵon, kaj diris: Parolas Bileam, filo de Beor, Kaj parolas viro kun malfermita okulo;
16Parolas tiu, kiu aŭdas la vortojn de Dio Kaj scias la penson de la Plejaltulo, Kaj kiu vidas la vizion de la Plejpotenculo; Li falas, sed malfermitaj estas liaj okuloj.
17Mi vidas lin, sed ne nun; Mi rigardas lin, sed ne proksime. Eliros stelo el Jakob, Kaj leviĝos sceptro el Izrael, Detruos la randojn de Moab Kaj frakasos ĉiujn filojn de malordo.
18Kaj Edom estos submetito, Kaj Seir estos submetito de siaj malamikoj; Sed Izrael havos venkon.
19Kaj la reganto eliros el Jakob, Kaj li pereigos la restintojn el la urbo.

Read Nombroj 24Nombroj 24
Compare Nombroj 24:8-19Nombroj 24:8-19