20Kaj Dio venis al Bileam en la nokto, kaj diris al li: Se tiuj viroj venis, por voki vin, leviĝu, iru kun ili, sed faru nur tion, kion Mi diros al vi.
21Kaj Bileam leviĝis matene kaj selis sian azeninon kaj iris kun la ĉefoj de Moab.
22Kaj ekflamis la kolero de Dio pro tio, ke li iris; kaj anĝelo de la Eternulo stariĝis sur la vojo, por malhelpi lin. Li rajdis sur sia azenino, kaj du liaj junuloj estis kun li.
23Kaj la azenino ekvidis la anĝelon de la Eternulo, starantan sur la vojo kun elingigita glavo en la mano, kaj la azenino forturniĝis de la vojo kaj iris sur la kampon; kaj Bileam ekbatis la azeninon, por returni ĝin sur la vojon.