Text copied!
CopyCompare
Londona Biblio - Nombroj - Nombroj 22

Nombroj 22:1-11

Help us?
Click on verse(s) to share them!
1Kaj la Izraelidoj elmoviĝis, kaj haltis tendare en la stepoj de Moab, transe de Jordan, kontraŭ Jeriĥo.
2Balak, filo de Cipor, vidis ĉion, kion Izrael faris al la Amoridoj.
3Kaj Moab tre timis tiun popolon, ĉar ĝi estis multenombra; kaj Moab ektremis antaŭ la Izraelidoj.
4Kaj Moab diris al la ĉefoj de Midjan: Nun tiu popolo formanĝos nian tutan ĉirkaŭaĵon, kiel bovo formanĝas la herbon de la kampo. Kaj Balak, filo de Cipor, estis reĝo de Moab en tiu tempo.
5Kaj li sendis senditojn al Bileam, filo de Beor, en Petoron, kiu estis ĉe la Rivero, en la landon de sia popolo, por voki lin, kaj diri: Jen popolo eliris el Egiptujo, jen ĝi kovris la vizaĝon de la tero, kaj ĝi loĝas kontraŭ mi.
6Nun venu do, malbenu al mi tiun popolon, ĉar ĝi estas pli forta ol mi; eble tiam mi povos venkobati ĝin kaj elpeli ĝin el la lando; ĉar mi scias, ke kiun vi benas, tiu estas benita, kaj kiun vi malbenas, tiu estas malbenita.
7Kaj iris la plejaĝuloj de Moab kaj la plejaĝuloj de Midjan, havante en siaj manoj la donacojn pro la sorĉado, kaj ili venis al Bileam kaj diris al li la vortojn de Balak.
8Kaj li diris al ili: Tradormu ĉi tie la nokton, kaj mi donos al vi respondon, konforme al tio, kion diros al mi la Eternulo. Kaj la ĉefoj de Moab restis ĉe Bileam.
9Kaj Dio venis al Bileam, kaj diris: Kiuj estas tiuj viroj ĉe vi?
10Kaj Bileam diris al Dio: Balak, filo de Cipor, reĝo de Moab, sendis al mi, dirante:
11Jen estas la popolo, kiu eliris el Egiptujo, kaj ĝi kovris la vizaĝon de la tero; venu do, malbenu ĝin al mi, eble tiam mi povos batali kontraŭ ĝi kaj forpeli ĝin.

Read Nombroj 22Nombroj 22
Compare Nombroj 22:1-11Nombroj 22:1-11