Text copied!
CopyCompare
Londona Biblio - Nombroj - Nombroj 10

Nombroj 10:17-34

Help us?
Click on verse(s) to share them!
17Kaj oni dismetis la tabernaklon, kaj elmoviĝis la filoj de Gerŝon kaj la filoj de Merari, portantaj la tabernaklon.
18Kaj elmoviĝis la standardo de la tendaro de Ruben laŭ iliaj taĉmentoj, kaj super ĝia taĉmento estis Elicur, filo de Ŝedeur.
19Kaj super la taĉmento de la tribo de la Simeonidoj estis Ŝelumiel, filo de Curiŝadaj.
20Kaj super la taĉmento de la tribo de la Gadidoj estis Eljasaf, filo de Deuel.
21Kaj elmoviĝis la Kehatidoj, portantaj la sanktaĵojn; sed oni starigis la tabernaklon antaŭ ilia alveno.
22Kaj elmoviĝis la standardo de la tendaro de la Efraimidoj laŭ iliaj taĉmentoj, kaj super ĝia taĉmento estis Eliŝama, filo de Amihud.
23Kaj super la taĉmento de la tribo de la Manaseidoj estis Gamliel, filo de Pedacur.
24Kaj super la taĉmento de la tribo de la Benjamenidoj estis Abidan, filo de Gideoni.
25Kaj elmoviĝis la standardo de la tendaro de la Danidoj, la finulo de ĉiuj tendaroj, laŭ iliaj taĉmentoj, kaj super ĝia taĉmento estis Aĥiezer, filo de Amiŝadaj.
26Kaj super la taĉmento de la tribo de la Aŝeridoj estis Pagiel, filo de Oĥran.
27Kaj super la taĉmento de la tribo de la Naftaliidoj estis Aĥira, filo de Enan.
28Tiaj estis la marŝoj de la Izraelidoj laŭ iliaj taĉmentoj. Kaj ili elmoviĝis.
29Kaj Moseo diris al Ĥobab, filo de Reuel la Midjanido, la bopatro de Moseo: Ni vojiras al tiu loko, pri kiu la Eternulo diris: Ĝin Mi donos al vi; iru kun ni, kaj ni faros al vi bonon, ĉar la Eternulo promesis bonon al Izrael.
30Sed tiu diris al li: Mi ne iros, sed al mia lando kaj al mia parencaro mi iros.
31Kaj li diris: Ho, ne forlasu nin; ĉar vi scias, kie ni povas starigi tendaron en la dezerto, kaj vi estos por ni kiel okuloj;
32se vi iros kun ni, tiam la bonon, kiun la Eternulo faros al ni, ni faros al vi.
33Kaj ili ekvojiris for de la monto de la Eternulo vojon de tri tagoj; kaj la kesto de la interligo de la Eternulo iris antaŭ ili la tritagan vojon, por esplori por ili lokon de ripozo.
34Kaj la nubo de la Eternulo estis super ili dum la tago, kiam ili iris el la tendaro.

Read Nombroj 10Nombroj 10
Compare Nombroj 10:17-34Nombroj 10:17-34