Text copied!
CopyCompare
Londona Biblio - Mateo

Mateo 28

Help us?
Click on verse(s) to share them!
1Kaj sabate malfrue, kiam eklumis por la unua tago de la semajno, venis Maria Magdalena kaj la alia Maria, por vidi la tombon.
2Kaj jen okazis granda tertremo; ĉar anĝelo de la Eternulo malsupreniris el la ĉielo, kaj venis kaj derulis la ŝtonon, kaj sidiĝis sur ĝi.
3Lia aspekto estis kiel fulmo, kaj lia vestaĵo estis blanka, kiel neĝo;
4kaj pro timo al li la gardistoj tremis, kaj fariĝis kiel malvivuloj.
5Kaj la anĝelo responde diris al la virinoj: Ne timu; ĉar mi scias, ke vi serĉas Jesuon, la krucumitan.
6Li ne estas ĉi tie; ĉar li leviĝis, kiel li diris. Venu, vidu la lokon, kie la Sinjoro kuŝis.
7Kaj iru rapide, kaj diru al liaj disĉiploj: Li leviĝis el la mortintoj, kaj jen li iras antaŭ vi en Galileon; tie vi vidos lin; jen mi sciigis al vi.
8Kaj ili rapide foriris de la tombo kun timo kaj granda ĝojo, kaj kuris, por sciigi al liaj disĉiploj.
9Kaj jen Jesuo renkontis ilin, dirante: Saluton. Kaj alveninte, ili ekprenis liajn piedojn kaj adorkliniĝis al li.
10Tiam Jesuo diris al ili: Ne timu; iru, diru al miaj fratoj, ke ili foriru en Galileon, kaj tie ili min vidos.
11Kaj dum ili iris, iuj el la gardistoj venis en la urbon, kaj rakontis al la ĉefpastroj ĉiujn okazintaĵojn.
12Kaj kunveninte kun la pliaĝuloj, ili konsiliĝis kune, kaj ili donis al la soldatoj multe da mono,
13dirante: Diru: Liaj disĉiploj venis nokte, kaj forŝtelis lin, dum ni dormis.
14Kaj se la provincestro tion aŭdos, ni konvinkos lin, kaj liberigos vin de ĉia zorgo.
15Kaj ili prenis la monon, kaj faris, kiel ili estis instruitaj; kaj tiu diro disvastiĝis inter la Judoj ĝis hodiaŭ.
16Sed la dek unu disĉiploj iris en Galileon, sur la monton, kiun Jesuo jam difinis al ili.
17Kaj kiam ili vidis lin, ili adorkliniĝis al li; sed kelkaj dubis.
18Kaj Jesuo venis al ili, kaj diris al ili: Estas donita al mi ĉia aŭtoritato en la ĉielo kaj sur la tero.

19Iru do kaj disĉipligu ĉiujn naciojn, baptante ilin en la nomon de la Patro kaj de la Filo kaj de la Sankta Spirito;
20instruante ilin observi ĉion, kion mi ordonis al vi. Kaj jen mi estas kun vi ĉiujn tagojn, ĝis la maturiĝo de la mondaĝo.