Text copied!
Bibles in Esperanto

Luko 1:48-77 in Esperanto

Help us?

Luko 1:48-77 in Londona Biblio

48 Ĉar Li rigardis la humilecon de Sia sklavino; Ĉar jen de nun ĉiuj generacioj nomos min feliĉa.
49 Ĉar la Potenculo faris al mi grandaĵojn, Kaj sankta estas Lia nomo.
50 Kaj Lia boneco estas por ĉiuj generacioj Al tiuj, kiuj Lin timas.
51 Li montris forton per Sia brako, Li dispelis fierulojn en la penso de ilia koro.
52 Li malaltigis potenculojn de iliaj tronoj, Kaj Li altigis humilulojn.
53 Malsatulojn Li plenigis per bonaĵo, Kaj riĉulojn Li forsendis malplenaj.
54 Li helpis Sian servanton Izrael, Memorante Sian korfavoron.
55 Kiel Li parolis al niaj patroj, Al Abraham kaj al lia idaro eterne.
56 Kaj Maria loĝis ĉi ŝi tri monatojn, kaj reiris al sia domo.
57 Kaj venis por Elizabeto la tempo, en kiu ŝi devis naski; kaj ŝi naskis filon.
58 Kaj ŝiaj najbaroj kaj ŝiaj parencoj aŭdis, ke la Eternulo pligrandigis Sian bonecon al ŝi; kaj ili ĝojis kun ŝi.
59 Kaj en la oka tago oni venis, por cirkumcidi la infaneton; kaj ili eknomis lin Zeĥarja, laŭ la nomo de lia patro.
60 Kaj lia patrino responde diris: Tute ne; sed li estos nomata Johano.
61 Kaj ili diris al ŝi: El via parencaro estas neniu, kiu estas nomata per tiu nomo.
62 Kaj ili faris signojn al lia patro pri tio, kiel li volas, ke li estu nomata.
63 Kaj li petis tabuleton, kaj skribis jene: Lia nomo estas Johano. Kaj ĉiuj miris.
64 Kaj tuj lia buŝo malfermiĝis, kaj lia lango liberiĝis; kaj li parolis, glorante Dion.
65 Kaj timo venis sur ĉiujn, kiuj loĝis ĉirkaŭ ili, kaj tra la tuta monta regiono de Judujo disvastiĝis rakonto pri ĉio tio.
66 Kaj ĉiuj aŭdantoj konservis tion en sia koro, dirante: Kia do estos ĉi tiu knabeto? Ĉar la mano de la Eternulo estis kun li.
67 Kaj lia patro Zeĥarja pleniĝis de la Sankta Spirito, kaj profetis, dirante:
68 Benata estu la Eternulo, la Dio de Izrael, Ĉar Li vizitis Sian popolon kaj faris por ili elaĉeton,
69 Kaj levis kornon de savo por ni En la domo de Sia servanto David,
70 Kiel Li parolis per la buŝo de Siaj sanktaj profetoj, de post la komenco de la mondo,
71 Savadon el niaj malamikoj kaj el la mano de ĉiuj niaj malamantoj;
72 Por montri Sian bonecon ĉe niaj patroj, Kaj por memori Sian sanktan interligon;
73 La ĵuron, kiun Li ĵuris al nia patro Abraham;
74 Ke Li donos al ni, ke, liberigite el la mano de niaj malamikoj, Ni servu Lin sentime,
75 En sankteco kaj justeco antaŭ Li ĉiujn niajn tagojn.
76 Kaj vi, infano, estos nomata profeto de la Plejaltulo, Ĉar vi iros antaŭ la vizaĝo de la Sinjoro, por pretigi liajn vojojn,
77 Por doni al lia popolo scion de savo En la pardonado de iliaj pekoj,
Luko 1 in Londona Biblio