Text copied!
Bibles in Esperanto

Levidoj 6:5-13 in Esperanto

Help us?

Levidoj 6:5-13 in Londona Biblio

5 aŭ ĉion, pri kio li mensoge ĵuris, li repagu per ĝia plena valoro kaj aldonu plie kvinonon de ĝi; al tiu, kies tio estas, li donu ĝin en la tago, kiam li alportas sian kulpoferon.
6 Kaj kiel sian kulpoferon li alportu al la Eternulo sendifektan virŝafon el la malgrandaj brutoj, laŭ via taksado, kiel kulpoferon, por la pastro.
7 Kaj la pastro pekliberigos lin antaŭ la Eternulo, kaj estos pardonite al li pri ĉio, kion li faris kaj per kio li kulpiĝis.
8 Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante:
9 Ordonu al Aaron kaj al liaj filoj, dirante: Jen estas la leĝo pri la brulofero: la brulofero restu sur la fajrujo sur la altaro dum tuta nokto, ĝis la mateno, kaj la fajro de la altaro restu brulanta sur ĝi.
10 Kaj la pastro metu sur sin sian linan veston, kaj siajn linajn pantalonojn li surmetu sur sian korpon, kaj li deprenu la cindron, kiun la fajro elbruligis el la brulofero sur la altaro, kaj li metu ĝin apud la altaron.
11 Kaj li demetu siajn vestojn kaj metu sur sin aliajn vestojn kaj elportu la cindron ekster la tendaron sur puran lokon.
12 Kaj la fajro sur la altaro restu brulanta sur ĝi kaj ne estingiĝu; kaj la pastro bruligu sur ĝi lignon ĉiumatene, kaj aranĝu sur ĝi la bruloferon kaj bruligu sur ĝi la sebon de la pacoferoj.
13 Eterna fajro brulu sur la altaro, ne estingiĝu.
Levidoj 6 in Londona Biblio