Text copied!
Bibles in Esperanto

Levidoj 6:26-30 in Esperanto

Help us?

Levidoj 6:26-30 in Londona Biblio

26 La pastro, kiu plenumas la pekoferon, manĝu ĝin; sur sankta loko ĝi estu manĝata, sur la korto de la tabernaklo de kunveno.
27 Ĉiu, kiu ektuŝos ĝian viandon, devas esti sankta; kaj se iu aspergos per ĝia sango la veston, li lavu la aspergitan pecon sur sankta loko.
28 Kaj la argilan vazon, en kiu ĝi estis kuirita, oni disrompu; kaj se ĝi estis kuirita en kupra vazo, oni purigu ĉi tiun kaj lavu ĝin per akvo.
29 Ĉiu virseksulo el la pastroj povas ĝin manĝi; ĝi estas plejsanktaĵo.
30 Sed ĉiu pekofero, el kies sango oni enportos en la tabernaklon de kunveno por pekliberigo en la sanktejo, ne estu manĝata: per fajro oni ĝin forbruligu.
Levidoj 6 in Londona Biblio