Text copied!
Bibles in Esperanto

Levidoj 6:2-9 in Esperanto

Help us?

Levidoj 6:2-9 in Londona Biblio

2 Se iu pekos kaj krimos antaŭ la Eternulo, neante al sia proksimulo koncerne konfiditaĵon aŭ deponitaĵon aŭ rabitaĵon, aŭ se li trompe forprenos ion de sia proksimulo,
3 aŭ se li trovos perditaĵon kaj neos tion, aŭ se li ĵuros mensoge pri io, kion homo faras, kaj per tio pekas:
4 tiam, se li pekis kaj kulpiĝis, li redonu la rabitaĵon, kiun li rabis, aŭ tion, kion li trompe forprenis, aŭ la deponitaĵon, kiu estis deponita ĉe li, aŭ la perditaĵon, kiun li trovis;
5 aŭ ĉion, pri kio li mensoge ĵuris, li repagu per ĝia plena valoro kaj aldonu plie kvinonon de ĝi; al tiu, kies tio estas, li donu ĝin en la tago, kiam li alportas sian kulpoferon.
6 Kaj kiel sian kulpoferon li alportu al la Eternulo sendifektan virŝafon el la malgrandaj brutoj, laŭ via taksado, kiel kulpoferon, por la pastro.
7 Kaj la pastro pekliberigos lin antaŭ la Eternulo, kaj estos pardonite al li pri ĉio, kion li faris kaj per kio li kulpiĝis.
8 Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante:
9 Ordonu al Aaron kaj al liaj filoj, dirante: Jen estas la leĝo pri la brulofero: la brulofero restu sur la fajrujo sur la altaro dum tuta nokto, ĝis la mateno, kaj la fajro de la altaro restu brulanta sur ĝi.
Levidoj 6 in Londona Biblio