Text copied!
Bibles in Esperanto

Levidoj 23:25-28 in Esperanto

Help us?

Levidoj 23:25-28 in Londona Biblio

25 Faru nenian laboron; kaj alportu fajroferon al la Eternulo.
26 Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante:
27 Sed en la deka tago de tiu sepa monato estu tago de pekliberigo, sankta kunveno estu ĉe vi; kaj humiligu vian animon kaj alportu fajroferon al la Eternulo.
28 Kaj faru nenian laboron en tiu tago, ĉar ĝi estas tago de pekliberigo, por pekliberigi vin antaŭ la Eternulo, via Dio.
Levidoj 23 in Londona Biblio