Text copied!
Bibles in Esperanto

Josuo 8:3-11 in Esperanto

Help us?

Josuo 8:3-11 in Londona Biblio

3 Kaj leviĝis Josuo kaj ĉiuj militistoj, por iri al Aj; kaj Josuo elektis tridek mil homojn, bonajn militistojn, kaj sendis ilin nokte,
4 kaj ordonis al ili, dirante: Vidu, vi faros insidon ĉe la urbo, malantaŭ la urbo; ne tro malproksimiĝu de la urbo, kaj estu ĉiuj pretaj.
5 Kaj mi, kaj la tuta popolo, kiu estas kun mi, alproksimiĝos al la urbo. Kaj kiam ili eliros kontraŭ nin, kiel antaŭe, ni forkuros de ili.
6 Kaj ili eliros post ni, ĝis ni ellogos ilin el la urbo; ĉar ili diros: Ili forkuras de ni, kiel antaŭe. Kaj ni kuros de ili.
7 Tiam vi leviĝu el la insido kaj ekposedu la urbon; kaj la Eternulo, via Dio, transdonos ĝin en vian manon.
8 Kaj kiam vi okupos la urbon, ekbruligu la urbon per fajro; faru laŭ la diro de la Eternulo. Vidu, mi tion ordonas al vi.
9 Kaj Josuo sendis ilin, kaj ili iris en insidejon, kaj ili eksidis inter Bet-El kaj Aj, okcidente de Aj. Kaj Josuo pasigis tiun nokton meze de la popolo.
10 Kaj Josuo leviĝis frue matene, kaj ordigis la popolon, kaj ekiris li kaj la plejaĝuloj de Izrael antaŭ la popolo al Aj.
11 Kaj ĉiuj militistoj, kiuj estis kun li, iris, kaj alproksimiĝis, kaj venis antaŭ la urbon, kaj starigis sian tendaron norde de Aj; kaj inter ili kaj Aj estis valo.
Josuo 8 in Londona Biblio