19 Kaj la insidanoj rapide leviĝis de sia loko, kaj ekkuris, kiam li etendis sian manon, kaj ili venis en la urbon kaj okupis ĝin, kaj rapide ekbruligis la urbon per fajro.
20 Kaj la loĝantoj de Aj ekrigardis malantaŭen, kaj vidis, ke fumo de la urbo iras al la ĉielo. Kaj ili ne havis lokon, kien forkuri — nek tien nek ĉi tien; kaj la popolo, kiu estis kurinta al la dezerto, turniĝis kontraŭ la persekutantojn.
21 Kaj kiam Josuo kaj la tuta Izrael ekvidis, ke la insidanoj okupis la urbon kaj ke leviĝas fumo de la urbo, ili turniĝis kaj ekbatis la loĝantojn de Aj.
22 Kaj tiuj el la urbo eliris renkonte al ili, kaj ili troviĝis en la mezo inter la Izraelidoj, el kiuj unuj estis sur unu flanko kaj aliaj sur la dua flanko, kaj ili batis ilin tiel, ke neniu el ili restis kaj neniu povis forkuri.
23 Kaj la reĝon de Aj oni kaptis vivan, kaj alkondukis lin al Josuo.