Text copied!
Bibles in Esperanto

Josuo 7:19-24 in Esperanto

Help us?

Josuo 7:19-24 in Londona Biblio

19 Tiam Josuo diris al Aĥan: Mia filo! donu gloron al la Eternulo, Dio de Izrael, kaj faru al Li konfeson, kaj diru al mi, kion vi faris; ne kaŝu antaŭ mi.
20 Kaj Aĥan respondis al Josuo, kaj diris: Efektive, mi pekis antaŭ la Eternulo, Dio de Izrael, kaj tiel kaj tiel mi faris.
21 Mi vidis inter la militakiraĵo belan Ŝinaran mantelon, kaj ducent siklojn da arĝento, kaj unu stangeton da oro, havantan la pezon de kvindek sikloj, kaj mi ekdeziris ilin kaj prenis ilin; kaj nun ili estas kaŝitaj en la tero meze de mia tendo, kaj la arĝento estas sub tio.
22 Kaj Josuo sendis senditojn, kaj ili kuris en la tendon; kaj montriĝis, ke tio estas kaŝita en lia tendo kaj la arĝento estas sub tio.
23 Kaj ili prenis tion el meze de la tendo, kaj alportis al Josuo kaj al ĉiuj Izraelidoj, kaj elmetis tion antaŭ la Eternulo.
24 Kaj Josuo kune kun la tuta Izrael prenis Aĥanon, filon de Zeraĥ, kaj la arĝenton kaj la mantelon kaj la stangeton da oro, kaj liajn filojn kaj liajn filinojn, kaj liajn bovojn kaj liajn azenojn kaj liajn ŝafojn, kaj lian tendon, kaj ĉion, kio apartenis al li, kaj elkondukis ilin en la valon Aĥor.
Josuo 7 in Londona Biblio