Text copied!
CopyCompare
Londona Biblio - Josuo - Josuo 7

Josuo 7:19-24

Help us?
Click on verse(s) to share them!
19Tiam Josuo diris al Aĥan: Mia filo! donu gloron al la Eternulo, Dio de Izrael, kaj faru al Li konfeson, kaj diru al mi, kion vi faris; ne kaŝu antaŭ mi.
20Kaj Aĥan respondis al Josuo, kaj diris: Efektive, mi pekis antaŭ la Eternulo, Dio de Izrael, kaj tiel kaj tiel mi faris.
21Mi vidis inter la militakiraĵo belan Ŝinaran mantelon, kaj ducent siklojn da arĝento, kaj unu stangeton da oro, havantan la pezon de kvindek sikloj, kaj mi ekdeziris ilin kaj prenis ilin; kaj nun ili estas kaŝitaj en la tero meze de mia tendo, kaj la arĝento estas sub tio.
22Kaj Josuo sendis senditojn, kaj ili kuris en la tendon; kaj montriĝis, ke tio estas kaŝita en lia tendo kaj la arĝento estas sub tio.
23Kaj ili prenis tion el meze de la tendo, kaj alportis al Josuo kaj al ĉiuj Izraelidoj, kaj elmetis tion antaŭ la Eternulo.
24Kaj Josuo kune kun la tuta Izrael prenis Aĥanon, filon de Zeraĥ, kaj la arĝenton kaj la mantelon kaj la stangeton da oro, kaj liajn filojn kaj liajn filinojn, kaj liajn bovojn kaj liajn azenojn kaj liajn ŝafojn, kaj lian tendon, kaj ĉion, kio apartenis al li, kaj elkondukis ilin en la valon Aĥor.

Read Josuo 7Josuo 7
Compare Josuo 7:19-24Josuo 7:19-24