Text copied!
Bibles in Esperanto

Josuo 6:19-25 in Esperanto

Help us?

Josuo 6:19-25 in Londona Biblio

19 Kaj la tuta arĝento kaj oro, kaj ĉiuj vazoj kupraj kaj feraj, estu sanktigitaj al la Eternulo; en la trezorejon de la Eternulo ili venos.
20 Kaj la popolo ekkriis, kaj oni ektrumpetis per trumpetoj. Kaj kiam la popolo ekaŭdis la sonadon de la trumpeto, la popolo ekkriis per laŭta voĉo; kaj la muro falis malsupren, kaj la popolo eniris en la urbon, ĉiu rekte antaŭen, kaj ili prenis la urbon.
21 Kaj ili ekstermis per glavo ĉion, kio estis en la urbo, la virojn kaj virinojn, junulojn kaj maljunulojn, bovojn kaj ŝafojn kaj azenojn.
22 Kaj al la du viroj, kiuj esplorrigardis la landon, Josuo diris: Iru en la domon de la malĉastistino, kaj elkonduku el tie la virinon, kaj ĉiujn, kiuj estas ĉe ŝi, kiel vi ĵuris al ŝi.
23 Kaj la junuloj esplorrigardintoj iris, kaj elkondukis Raĥabon kaj ŝian patron kaj ŝian patrinon kaj ŝiajn fratojn, kaj ĉiujn, kiuj estis ĉe ŝi, kaj ŝian tutan familion ili elkondukis, kaj starigis ilin ekster la tendaron de Izrael.
24 Kaj la urbon oni forbruligis per fajro, kaj ĉion, kio estis en ĝi; nur la arĝenton kaj oron kaj la kuprajn kaj ferajn vazojn oni donis en la trezorejon de la domo de la Eternulo.
25 Kaj la malĉastistinon Raĥab, kaj la domon de ŝia patro, kaj ĉiujn, kiuj estis kun ŝi, Josuo lasis vivaj, kaj ŝi restis inter Izrael ĝis nun; ĉar ŝi kaŝis la senditojn, kiujn Josuo sendis por esplorrigardi Jeriĥon.
Josuo 6 in Londona Biblio