Text copied!
CopyCompare
Londona Biblio - Josuo - Josuo 6

Josuo 6:19-25

Help us?
Click on verse(s) to share them!
19Kaj la tuta arĝento kaj oro, kaj ĉiuj vazoj kupraj kaj feraj, estu sanktigitaj al la Eternulo; en la trezorejon de la Eternulo ili venos.
20Kaj la popolo ekkriis, kaj oni ektrumpetis per trumpetoj. Kaj kiam la popolo ekaŭdis la sonadon de la trumpeto, la popolo ekkriis per laŭta voĉo; kaj la muro falis malsupren, kaj la popolo eniris en la urbon, ĉiu rekte antaŭen, kaj ili prenis la urbon.
21Kaj ili ekstermis per glavo ĉion, kio estis en la urbo, la virojn kaj virinojn, junulojn kaj maljunulojn, bovojn kaj ŝafojn kaj azenojn.
22Kaj al la du viroj, kiuj esplorrigardis la landon, Josuo diris: Iru en la domon de la malĉastistino, kaj elkonduku el tie la virinon, kaj ĉiujn, kiuj estas ĉe ŝi, kiel vi ĵuris al ŝi.
23Kaj la junuloj esplorrigardintoj iris, kaj elkondukis Raĥabon kaj ŝian patron kaj ŝian patrinon kaj ŝiajn fratojn, kaj ĉiujn, kiuj estis ĉe ŝi, kaj ŝian tutan familion ili elkondukis, kaj starigis ilin ekster la tendaron de Izrael.
24Kaj la urbon oni forbruligis per fajro, kaj ĉion, kio estis en ĝi; nur la arĝenton kaj oron kaj la kuprajn kaj ferajn vazojn oni donis en la trezorejon de la domo de la Eternulo.
25Kaj la malĉastistinon Raĥab, kaj la domon de ŝia patro, kaj ĉiujn, kiuj estis kun ŝi, Josuo lasis vivaj, kaj ŝi restis inter Izrael ĝis nun; ĉar ŝi kaŝis la senditojn, kiujn Josuo sendis por esplorrigardi Jeriĥon.

Read Josuo 6Josuo 6
Compare Josuo 6:19-25Josuo 6:19-25