Text copied!
Bibles in Esperanto

Josuo 19:6-32 in Esperanto

Help us?

Josuo 19:6-32 in Londona Biblio

6 kaj Bet-Lebaot kaj Ŝaruĥen: dek tri urboj kaj iliaj vilaĝoj.
7 Ain, Rimon kaj Eter kaj Aŝan: kvar urboj kaj iliaj vilaĝoj.
8 Kaj ĉiuj vilaĝoj, kiuj estas ĉirkaŭ tiuj urboj, ĝis Baalat-Beer, Ramat sude. Tio estas la posedaĵo de la tribo de la Simeonidoj, laŭ iliaj familioj.
9 El la landpeco de la Jehudaidoj estis la posedaĵo de la Simeonidoj; ĉar la parto de la Jehudaidoj estis tro granda por ili, tial la Simeonidoj ricevis posedaĵon meze de ilia posedaĵo.
10 Kaj la tria loto eliris por la Zebulunidoj, laŭ iliaj familioj; kaj la limo de ilia posedaĵo estis ĝis Sarid.
11 Kaj ilia limo iras ĝis la maro kaj Marala, kaj kuntuŝiĝas kun Dabeŝet, kaj kuntuŝiĝas kun la torento, kiu estas antaŭ Jokneam.
12 Kaj ĝi iras returne de Sarid orienten, al la flanko de sunleviĝo, ĝis la limo de Kislot-Tabor; kaj ĝi iras al Dabrat, kaj leviĝas al Jafia.
13 Kaj de tie ĝi iras orienten, al la flanko de sunleviĝo, tra Gat-Ĥefer kaj Et-Kacin, kaj eliras al Rimon-Metoar kaj Nea.
14 Kaj la limo turniĝas de nordo al Ĥanaton, kaj finiĝas en la valo Jiftaĥ-El.
15 Kaj Katat, kaj Nahalal kaj Ŝimron kaj Jidala kaj Bet-Leĥem: dek du urboj kaj iliaj vilaĝoj.
16 Tio estas la posedaĵo de la Zebulunidoj, laŭ iliaj familioj, tiuj urboj kaj iliaj vilaĝoj.
17 Por Isaĥar eliris la kvara loto, por la Isaĥaridoj, laŭ iliaj familioj.
18 Kaj ilia limo estis: Jizreel kaj Kesulot kaj Ŝunem
19 kaj Ĥafaraim kaj Ŝion kaj Anaĥarat
20 kaj Rabit kaj Kiŝjon kaj Abec
21 kaj Remet kaj En-Ganim kaj En-Ĥada kaj Bet-Pacec.
22 Kaj la limo kuntuŝiĝas al Tabor kaj Ŝaĥacima kaj Bet-Ŝemeŝ; kaj ilia limo finiĝas ĉe Jordan: dek ses urboj kaj iliaj vilaĝoj.
23 Tio estas la posedaĵo de la tribo de la Isaĥaridoj, laŭ iliaj familioj, la urboj kaj iliaj vilaĝoj.
24 Kaj la kvina loto eliris por la tribo de la Aŝeridoj, laŭ iliaj familioj.
25 Kaj ilia limo estis: Ĥelkat kaj Ĥali kaj Beten kaj Aĥŝaf
26 kaj Alameleĥ kaj Amad kaj Miŝal. Kaj ĝi kuntuŝiĝas al Karmel okcidente, kaj al Ŝiĥor-Libnat.
27 Kaj ĝi returniĝas oriente al Bet-Dagon, kaj kuntuŝiĝas al Zebulun kaj al la valo Jiftaĥ-El norde, al Bet-Emek kaj Neiel, kaj eliras al Kabul maldekstre.
28 Kaj Ebron kaj Reĥob kaj Ĥamon kaj Kana ĝis Granda Cidon.
29 Kaj la limo returniĝas al Rama kaj al la fortikigita urbo Tiro; kaj la limo returniĝas al Ĥosa, kaj finiĝas ĉe la maro, de Ĥebel ĝis Aĥzib;
30 kaj Uma kaj Afek kaj Reĥob: dudek du urboj kaj iliaj vilaĝoj.
31 Tio estas la posedaĵo de la tribo de la Aŝeridoj, laŭ iliaj familioj, tiuj urboj kaj iliaj vilaĝoj.
32 Por la Naftaliidoj eliris la sesa loto, por la Naftaliidoj, laŭ iliaj familioj.
Josuo 19 in Londona Biblio