Text copied!
Bibles in Esperanto

Josuo 19:24-35 in Esperanto

Help us?

Josuo 19:24-35 in Londona Biblio

24 Kaj la kvina loto eliris por la tribo de la Aŝeridoj, laŭ iliaj familioj.
25 Kaj ilia limo estis: Ĥelkat kaj Ĥali kaj Beten kaj Aĥŝaf
26 kaj Alameleĥ kaj Amad kaj Miŝal. Kaj ĝi kuntuŝiĝas al Karmel okcidente, kaj al Ŝiĥor-Libnat.
27 Kaj ĝi returniĝas oriente al Bet-Dagon, kaj kuntuŝiĝas al Zebulun kaj al la valo Jiftaĥ-El norde, al Bet-Emek kaj Neiel, kaj eliras al Kabul maldekstre.
28 Kaj Ebron kaj Reĥob kaj Ĥamon kaj Kana ĝis Granda Cidon.
29 Kaj la limo returniĝas al Rama kaj al la fortikigita urbo Tiro; kaj la limo returniĝas al Ĥosa, kaj finiĝas ĉe la maro, de Ĥebel ĝis Aĥzib;
30 kaj Uma kaj Afek kaj Reĥob: dudek du urboj kaj iliaj vilaĝoj.
31 Tio estas la posedaĵo de la tribo de la Aŝeridoj, laŭ iliaj familioj, tiuj urboj kaj iliaj vilaĝoj.
32 Por la Naftaliidoj eliris la sesa loto, por la Naftaliidoj, laŭ iliaj familioj.
33 Kaj ilia limo estis de Ĥelef, de la kverkaro ĉe Caananim, Adami-Nekeb, kaj Jabneel, ĝis Lakum; kaj ĝi finiĝas ĉe Jordan.
34 Kaj la limo turniĝas okcidenten al Aznot-Tabor, kaj eliras de tie al Ĥukok, kaj kuntuŝiĝas al Zebulun sude, kaj al Aŝer ĝi kuntuŝiĝas okcidente, kaj al Jehuda ĉe Jordan oriente.
35 Kaj fortikigitaj urboj: Cidim, Cer kaj Ĥamat, Rakat kaj Kineret
Josuo 19 in Londona Biblio