Text copied!
CopyCompare
Londona Biblio - Johano - Johano 8

Johano 8:12-18

Help us?
Click on verse(s) to share them!
12Jesuo denove parolis al ili, dirante: Mi estas la lumo de la mondo; kiu min sekvas, tiu ne iros en mallumo, sed havos la lumon de la vivo.
13La Fariseoj do diris al li: Vi atestas pri vi mem; via atesto ne estas vera.
14Jesuo respondis kaj diris al ili: Kvankam mi atestas pri mi mem, tamen mia atesto estas vera; ĉar mi scias, de kie mi venis, kaj kien mi iras; sed vi ne scias, de kie mi venis, nek kien mi iras.
15Vi juĝas laŭ la karno; mi juĝas neniun.
16Tamen, eĉ se mi juĝas, mia juĝo estas vera; ĉar mi ne estas sola, sed mi kaj la Patro, kiu min sendis.
17Estas ja skribite en via leĝo, ke la atesto de du homoj estas vera.
18Mi estas atestanto pri mi mem, kaj la Patro, kiu min sendis, atestas pri mi.

Read Johano 8Johano 8
Compare Johano 8:12-18Johano 8:12-18