Text copied!
Bibles in Esperanto

Johano 7:1-13 in Esperanto

Help us?

Johano 7:1-13 in Londona Biblio

1 Kaj post tio Jesuo iradis en Galileo; ĉar li ne volis iradi en Judujo, ĉar la Judoj celis mortigi lin.
2 La festo de la Judoj, nomata la festo de laŭboj, proksimiĝis.
3 Liaj fratoj do diris al li: Transiru de ĉi tie, kaj iru en Judujon, por ke viaj disĉiploj ankaŭ vidu viajn farojn, kiujn vi faras.
4 Ĉar neniu faras ion sekrete, kaj celas mem esti publike konata. Se vi faras tiajn farojn, montru vin al la mondo.
5 Ĉar liaj fratoj mem ne kredis al li.
6 Jesuo do diris al ili: Mia tempo ankoraŭ ne venis; sed via tempo ĉiam estas preta.
7 La mondo ne povas vin malami; sed min ĝi malamas, ĉar mi atestas pri ĝi, ke ĝiaj faroj estas malbonaj.
8 Supreniru vi al la festo; mi ankoraŭ ne supreniras al la festo, ĉar mia tempo ankoraŭ ne maturiĝis.
9 Dirinte tion al ili, li restis ankoraŭ en Galileo.
10 Sed kiam liaj fratoj supreniris al la festo, tiam li ankaŭ supreniris, ne malkaŝe, sed kvazaŭ sekrete.
11 La Judoj do serĉis lin ĉe la festo, kaj diris: Kie li estas?
12 Kaj fariĝis multe da murmurado inter la homamasoj pri li. Unuj diris: Li estas bonulo; aliaj diris: Ne, sed li erarigas la amason.
13 Tamen neniu parolis malkaŝe pri li, pro timo antaŭ la Judoj.
Johano 7 in Londona Biblio