Text copied!
CopyCompare
Londona Biblio - Johano - Johano 7

Johano 7:1-13

Help us?
Click on verse(s) to share them!
1Kaj post tio Jesuo iradis en Galileo; ĉar li ne volis iradi en Judujo, ĉar la Judoj celis mortigi lin.
2La festo de la Judoj, nomata la festo de laŭboj, proksimiĝis.
3Liaj fratoj do diris al li: Transiru de ĉi tie, kaj iru en Judujon, por ke viaj disĉiploj ankaŭ vidu viajn farojn, kiujn vi faras.
4Ĉar neniu faras ion sekrete, kaj celas mem esti publike konata. Se vi faras tiajn farojn, montru vin al la mondo.
5Ĉar liaj fratoj mem ne kredis al li.
6Jesuo do diris al ili: Mia tempo ankoraŭ ne venis; sed via tempo ĉiam estas preta.
7La mondo ne povas vin malami; sed min ĝi malamas, ĉar mi atestas pri ĝi, ke ĝiaj faroj estas malbonaj.
8Supreniru vi al la festo; mi ankoraŭ ne supreniras al la festo, ĉar mia tempo ankoraŭ ne maturiĝis.
9Dirinte tion al ili, li restis ankoraŭ en Galileo.
10Sed kiam liaj fratoj supreniris al la festo, tiam li ankaŭ supreniris, ne malkaŝe, sed kvazaŭ sekrete.
11La Judoj do serĉis lin ĉe la festo, kaj diris: Kie li estas?
12Kaj fariĝis multe da murmurado inter la homamasoj pri li. Unuj diris: Li estas bonulo; aliaj diris: Ne, sed li erarigas la amason.
13Tamen neniu parolis malkaŝe pri li, pro timo antaŭ la Judoj.

Read Johano 7Johano 7
Compare Johano 7:1-13Johano 7:1-13