Text copied!
CopyCompare
Londona Biblio - Johano - Johano 5

Johano 5:13-25

Help us?
Click on verse(s) to share them!
13Sed la resanigito ne sciis, kiu tiu estas; ĉar Jesuo jam formoviĝis pro la tiea homamaso.
14Poste Jesuo trovis lin en la templo, kaj diris al li: Jen vi fariĝis sana; ne plu peku, por ke io pli malbona ne okazu al vi.
15La viro foriris, kaj diris al la Judoj, ke Jesuo estas tiu, kiu lin sanigis.
16Kaj la Judoj persekutis Jesuon pro tio, ke li tion faris en sabato.
17Sed Jesuo respondis al ili: Mia Patro ĝis nun laboras, kaj mi laboras.
18Pro tio do la Judoj des pli celis mortigi lin, pro tio, ke li ne nur malobservis la sabaton, sed ankaŭ diris, ke Dio estas lia propra Patro, kaj pretendis esti egala al Dio.
19Jesuo do respondis kaj diris al ili: Vere, vere, mi diras al vi: La Filo ne povas per si mem fari ion, krom tio, kion li vidas la Patron faranta; ĉar kion ajn Li faras, tion la Filo tiel same ankaŭ faras.
20Ĉar la Patro amas la Filon, kaj montras al li ĉion, kion Li mem faras; kaj Li montros al li farojn pli grandajn ol ĉi tio, por ke vi miru.
21Ĉar kiel la Patro levas la mortintojn kaj ilin vivigas, tiel ankaŭ la Filo vivigas tiujn, kiujn li volas.
22Ĉar la Patro juĝas neniun, sed Li donis ĉian juĝon al la Filo,
23por ke ĉiuj honoru la Filon tiel same, kiel ili honoras la Patron. Kiu ne honoras la Filon, tiu ne honoras la Patron, kiu lin sendis.
24Vere, vere, mi diras al vi: Kiu aŭskultas mian vorton, kaj kredas al Tiu, kiu min sendis, tiu havas eternan vivon kaj ne venas en juĝon, sed jam pasis de morto en vivon.
25Vere, vere, mi diras al vi: Venas horo kaj jam estas, kiam la mortintoj aŭdos la voĉon de la Filo de Dio; kaj la aŭdintoj vivos.

Read Johano 5Johano 5
Compare Johano 5:13-25Johano 5:13-25