Text copied!
CopyCompare
Londona Biblio - Johano - Johano 4

Johano 4:31-48

Help us?
Click on verse(s) to share them!
31Dume la disĉiploj petis lin, dirante: Rabeno, manĝu.
32Sed li diris al ili: Por manĝi mi havas nutraĵon, pri kiu vi ne scias.
33La disĉiploj do diris inter si: Ĉu iu alportis al li ion por manĝi?
34Jesuo diris al ili: Mia nutraĵo estas plenumi la volon de Tiu, kiu min sendis, kaj fini Lian laboron.
35Ĉu vi ne diras: Estas ankoraŭ kvar monatoj, kaj venas la rikolto? jen mi diras al vi: Levu viajn okulojn kaj rigardu la kampojn, ke ili jam estas blankaj por la rikolto.
36La rikoltanto ricevas salajron, kaj kolektas frukton por eterna vivo, por ke ĝoju kune la semanto kaj la rikoltanto.
37Ĉar en ĉi tio estas vera la proverbo: Unu semas, alia rikoltas.
38Mi vin sendis, por rikolti tion, kion vi ne prilaboris; aliaj laboris, kaj vi eniris en ilian laboron.
39Kaj el tiu urbo multaj el la Samarianoj kredis al li pro la diro de la virino, kiu atestis: Li rakontis al mi ĉion, kion mi faris.
40Kiam do la Samarianoj venis al li, ili petis, ke li restu ĉe ili; kaj li restis tie du tagojn.
41Kaj multe pli multaj kredis pro lia vorto,
42kaj diris al la virino: Jam ne pro via diro ni kredas, ĉar ni mem aŭdis lin; kaj ni scias, ke ĉi tiu estas vere la Savanto de la mondo.
43Kaj post la du tagoj li foriris de tie en Galileon.
44Ĉar Jesuo mem atestis, ke profeto ne havas honoron en sia propra lando.
45Kiam do li venis en Galileon, la Galileanoj akceptis lin, ĉar ili jam vidis ĉion, kion li faris en Jerusalem dum la festo; ĉar ili ankaŭ iris al la festo.
46Li revenis en Kanan Galilean, kie li faris la akvon vino. Kaj estis unu kortegano, kies filo estis malsana en Kapernaum.
47Kiam li aŭdis, ke Jesuo alvenis el Judujo en Galileon, li iris al li, kaj petis lin malsupreniri kaj resanigi lian filon; ĉar li preskaŭ mortis.
48Jesuo do diris al li: Se vi ne vidas signojn kaj mirindaĵojn, vi tute ne kredos.

Read Johano 4Johano 4
Compare Johano 4:31-48Johano 4:31-48