Text copied!
CopyCompare
Londona Biblio - Johano - Johano 19

Johano 19:27-37

Help us?
Click on verse(s) to share them!
27Tiam li diris al la disĉiplo: Jen via patrino! Kaj de post tiu horo la disĉiplo akceptis ŝin en sian domon.
28Jesuo, sciante, ke ĉio jam finiĝis, por ke plenumiĝu la Skribo, diris: Mi soifas.
29Kuŝis tie vazo plena de vinagro; oni do metis spongon, plenigitan per la vinagro, sur hisopon, kaj levis ĝin al lia buŝo.
30Kiam do Jesuo ricevis la vinagron, li diris: Estas finite; kaj, klininte sian kapon, li ellasis for la spiriton.
31La Judoj, ĉar estis la Preparado, por ke la korpoj ne restadu sur la krucoj dum la sabato (ĉar la tago de tiu sabato estis granda tago), petis Pilaton, ke oni rompu iliajn krurojn, kaj forportu ilin.
32Tiam la soldatoj venis, kaj rompis la krurojn de la unua kaj de la alia krucumita kun li;
33sed kiam ili venis al Jesuo, kaj vidis, ke li jam mortis, ili ne rompis liajn krurojn;
34tamen unu el la soldatoj per lanco pikis lian flankon, kaj tuj elvenis sango kaj akvo.
35Kaj la vidinto atestis, kaj vera estas lia atesto; kaj li scias, ke li diras la veron, ke vi ankaŭ kredu.
36Ĉar tio okazis, por ke plenumiĝu la Skribo: Osto en li ne estos rompita.
37Kaj ankoraŭ alia Skribo diras: Ili rigardos tiun, kiun ili trapikis.

Read Johano 19Johano 19
Compare Johano 19:27-37Johano 19:27-37