5 Ne timu, ĉar Mi estas kun vi; de la oriento Mi venigos vian idaron, kaj de la okcidento Mi vin kolektos.
6 Mi diros al la nordo: Redonu! kaj al la sudo: Ne retenu! venigu Miajn filojn de malproksime kaj Miajn filinojn de la randoj de la tero,
7 ĉiun, kiu estas nomata per Mia nomo kaj kiun Mi kreis por Mia gloro, faris, kaj estigis.
8 Elirigu la popolon blindan, kiu tamen havas okulojn, kaj la surdulojn, kiuj tamen havas orelojn.
9 Ĉiuj nacioj kolektiĝu kune, kaj la popoloj kunvenu; kiu el ili tion antaŭdirus aŭ anoncus al ni antaŭlonge? ili starigu siajn atestantojn kaj pravigu sin, por ke oni aŭdu, kaj diru: Estas vero!
10 Vi estas Miaj atestantoj, diras la Eternulo, kaj Mia servanto, kiun Mi elektis; por ke vi sciu kaj kredu al Mi, kaj komprenu, ke tio estas Mi; antaŭ Mi estis kreita nenia Dio, kaj post Mi ne ekzistos.
11 Mi, Mi estas la Eternulo; kaj krom Mi ekzistas nenia savanto.