Text copied!
Bibles in Esperanto

Alt Kanto 7:2-11 in Esperanto

Help us?

Alt Kanto 7:2-11 in Londona Biblio

2 Via umbiliko estas kiel ronda pokalo, Al kiu trinkaĵo ne mankas; Via ventro estas kiel amaso da tritiko ĉirkaŭita de rozoj;
3 Viaj du mamoj estas kiel du cervidoj, Ĝemeloj de gazelino;
4 Via kolo estas kiel turo el eburo; Viaj okuloj kiel la lagetoj en Ĥeŝbon, ĉe la pordego de Bat-Rabim; Via nazo estas kiel la turo de Lebanon rigardanta Damaskon;
5 Via kapo sur vi estas kiel Karmel, Kaj la harbukloj de via kapo kiel la purpura robo de la reĝo, falde kunligita.
6 Kiel bela kaj kiel ĉarma estas mia amatino inter la plezuroj!
7 Via staturo similas la palmotrunkon, Kaj viaj mamoj la vinberarojn.
8 Mi diris: Mi suprengrimpos la palmotrunkon kaj teniĝos je ĝiaj branĉoj; Kaj viaj mamoj estu kiel la penikoj de la vinbertrunko, Kaj la bonodoro de via nazo kiel la bonodoro de citronoj;
9 Kaj via palato kiel vino bongusta, Kiu englitiĝas ĉarmege kaj glate, Kiu paroligas la lipojn de la dormantoj.
10 Mi apartenas al mia amato, Kaj li sin tiras al mi.
11 Venu, mia amato, ni eliru sur la kamparon; Ni enloĝiĝu en la vilaĝoj.
Alt Kanto 7 in Londona Biblio