Text copied!
CopyCompare
Londona Biblio - Alt Kanto - Alt Kanto 7

Alt Kanto 7:2-11

Help us?
Click on verse(s) to share them!
2Via umbiliko estas kiel ronda pokalo, Al kiu trinkaĵo ne mankas; Via ventro estas kiel amaso da tritiko ĉirkaŭita de rozoj;
3Viaj du mamoj estas kiel du cervidoj, Ĝemeloj de gazelino;
4Via kolo estas kiel turo el eburo; Viaj okuloj kiel la lagetoj en Ĥeŝbon, ĉe la pordego de Bat-Rabim; Via nazo estas kiel la turo de Lebanon rigardanta Damaskon;
5Via kapo sur vi estas kiel Karmel, Kaj la harbukloj de via kapo kiel la purpura robo de la reĝo, falde kunligita.
6Kiel bela kaj kiel ĉarma estas mia amatino inter la plezuroj!
7Via staturo similas la palmotrunkon, Kaj viaj mamoj la vinberarojn.
8Mi diris: Mi suprengrimpos la palmotrunkon kaj teniĝos je ĝiaj branĉoj; Kaj viaj mamoj estu kiel la penikoj de la vinbertrunko, Kaj la bonodoro de via nazo kiel la bonodoro de citronoj;
9Kaj via palato kiel vino bongusta, Kiu englitiĝas ĉarmege kaj glate, Kiu paroligas la lipojn de la dormantoj.
10Mi apartenas al mia amato, Kaj li sin tiras al mi.
11Venu, mia amato, ni eliru sur la kamparon; Ni enloĝiĝu en la vilaĝoj.

Read Alt Kanto 7Alt Kanto 7
Compare Alt Kanto 7:2-11Alt Kanto 7:2-11