Text copied!
Bibles in Esperanto

Agoj 4:23-35 in Esperanto

Help us?

Agoj 4:23-35 in Londona Biblio

23 Kaj liberigite, ili venis al siaj kunuloj kaj rakontis ĉion, kion la ĉefpastroj kaj pliaĝuloj diris al ili.
24 Kaj aŭdinte, ili levis la voĉon al Dio unuanime, kaj diris: Ho Plejpotenculo, kiu faris la ĉielon kaj la teron kaj la maron, kaj ĉion, kio estas en ili,
25 kaj kiu per la Sankta Spirito, per la buŝo de nia patro David, Via servanto, diris: Kial tumultas popoloj, Kaj gentoj pripensas vanaĵon?
26 Leviĝis la reĝoj de la tero, Kaj la regantoj kolektiĝis kune, Kontraŭ la Eternulo kaj kontraŭ Lia Sanktoleito;
27 ĉar vere en ĉi tiu urbo kolektiĝis kontraŭ Via sankta Servanto Jesuo, kiun Vi sanktoleis, kune Herodo kaj Pontio Pilato kun la gentoj kaj la popoloj de Izrael,
28 por fari ĉion, kion Via mano kaj Via intenco antaŭdifinis.
29 Kaj nun, ho Eternulo, rigardu iliajn minacojn; kaj donu al Viaj sklavoj paroli Vian vorton kun plena kuraĝo,
30 dum Vi etendos Vian manon por sanigado, kaj signoj kaj mirakloj fariĝos per la nomo de Via sankta Servanto Jesuo.
31 Kaj post ilia preĝado skuiĝis la loko, en kiu ili kolektiĝis; kaj ili ĉiuj pleniĝis de la Sankta Spirito, kaj parolis kuraĝe la vorton de Dio.
32 Kaj la anaro de la kredantoj estis unukora kaj unuanima, kaj neniu diris, ke io el lia havaĵo estas propra al li; sed ĉe ili ĉio estis komuna.
33 Kaj kun granda potenco la apostoloj atestis pri la releviĝo de la Sinjoro Jesuo; kaj granda graco estis sur ĉiuj.
34 Inter ili neniu havis mankon, ĉar ĉiuj posedantoj de bienoj aŭ domoj vendis ilin, kaj alportis la prezon de la venditaĵoj
35 kaj metis ĝin antaŭ la piedoj de la apostoloj; kaj estis disdonate al ĉiu laŭ ĉies aparta bezono.
Agoj 4 in Londona Biblio