Text copied!
CopyCompare
Londona Biblio - Agoj - Agoj 4

Agoj 4:23-35

Help us?
Click on verse(s) to share them!
23Kaj liberigite, ili venis al siaj kunuloj kaj rakontis ĉion, kion la ĉefpastroj kaj pliaĝuloj diris al ili.
24Kaj aŭdinte, ili levis la voĉon al Dio unuanime, kaj diris: Ho Plejpotenculo, kiu faris la ĉielon kaj la teron kaj la maron, kaj ĉion, kio estas en ili,
25kaj kiu per la Sankta Spirito, per la buŝo de nia patro David, Via servanto, diris: Kial tumultas popoloj, Kaj gentoj pripensas vanaĵon?
26Leviĝis la reĝoj de la tero, Kaj la regantoj kolektiĝis kune, Kontraŭ la Eternulo kaj kontraŭ Lia Sanktoleito;
27ĉar vere en ĉi tiu urbo kolektiĝis kontraŭ Via sankta Servanto Jesuo, kiun Vi sanktoleis, kune Herodo kaj Pontio Pilato kun la gentoj kaj la popoloj de Izrael,
28por fari ĉion, kion Via mano kaj Via intenco antaŭdifinis.
29Kaj nun, ho Eternulo, rigardu iliajn minacojn; kaj donu al Viaj sklavoj paroli Vian vorton kun plena kuraĝo,
30dum Vi etendos Vian manon por sanigado, kaj signoj kaj mirakloj fariĝos per la nomo de Via sankta Servanto Jesuo.
31Kaj post ilia preĝado skuiĝis la loko, en kiu ili kolektiĝis; kaj ili ĉiuj pleniĝis de la Sankta Spirito, kaj parolis kuraĝe la vorton de Dio.
32Kaj la anaro de la kredantoj estis unukora kaj unuanima, kaj neniu diris, ke io el lia havaĵo estas propra al li; sed ĉe ili ĉio estis komuna.
33Kaj kun granda potenco la apostoloj atestis pri la releviĝo de la Sinjoro Jesuo; kaj granda graco estis sur ĉiuj.
34Inter ili neniu havis mankon, ĉar ĉiuj posedantoj de bienoj aŭ domoj vendis ilin, kaj alportis la prezon de la venditaĵoj
35kaj metis ĝin antaŭ la piedoj de la apostoloj; kaj estis disdonate al ĉiu laŭ ĉies aparta bezono.

Read Agoj 4Agoj 4
Compare Agoj 4:23-35Agoj 4:23-35