Text copied!
Bibles in Esperanto

Agoj 20:5-17 in Esperanto

Help us?

Agoj 20:5-17 in Londona Biblio

5 Sed ĉi tiuj, antaŭirinte, atendis nin en Troas.
6 Kaj ni ŝipiris de Filipi post la tagoj de macoj, kaj alvenis al ili en Troas post kvin tagoj, kaj tie ni restis sep tagojn.
7 Kaj en la unua tago de la semajno, kiam ni kunvenis, por dispecigi panon, Paŭlo paroladis al ili, intencante foriri en la sekvanta tago; kaj li daŭrigis sian paroladon ĝis noktomezo.
8 Kaj estis multaj lumiloj en la supra ĉambro, kie ni kunvenis.
9 Kaj sur la fenestro sidis junulo, nomata Eŭtiĥo, premegata de profunda dormo; kaj dum Paŭlo ankoraŭ longe paroladis, tiu, venkite de la dormo, falis malsupren de la tria etaĝo, kaj estis levita malviva.
10 Kaj Paŭlo malsupreniris, kaj falis sur lin, kaj ĉirkaŭpreninte lin, diris: Ne maltrankviliĝu; ĉar lia vivo estas en li.
11 Kaj suprenirinte, kaj dispeciginte la panon, kaj manĝinte, kaj parolinte kun ili longe, ĝis la tagiĝo, fine li foriris.
12 Kaj ili alkondukis la knabon vivantan, kaj multe konsoliĝis.
13 Sed ni, irinte pli frue al la ŝipo, ekveturis al Asos, por tie enŝipigi Paŭlon; ĉar tiel li aranĝis, intencante mem piediri.
14 Kaj kiam li renkontis nin en Asos, ni enŝipigis lin, kaj venis al Mitilene.
15 Kaj de tie ŝipirinte, ni alvenis la sekvantan tagon kontraŭ Ĥios; kaj la duan tagon ni atingis Samoson; kaj la trian tagon ni alvenis en Mileton.
16 Ĉar Paŭlo decidis preterveturi Efeson, por ne perdi tempon en Azio; ĉar li rapidis, por esti en Jerusalem, se li nur povos, en la Pentekosta tago.
17 Kaj de Mileto li sendis al Efeso, kaj alvokis al si la presbiterojn de la eklezio.
Agoj 20 in Londona Biblio