Text copied!
CopyCompare
Londona Biblio - Agoj - Agoj 20

Agoj 20:5-17

Help us?
Click on verse(s) to share them!
5Sed ĉi tiuj, antaŭirinte, atendis nin en Troas.
6Kaj ni ŝipiris de Filipi post la tagoj de macoj, kaj alvenis al ili en Troas post kvin tagoj, kaj tie ni restis sep tagojn.
7Kaj en la unua tago de la semajno, kiam ni kunvenis, por dispecigi panon, Paŭlo paroladis al ili, intencante foriri en la sekvanta tago; kaj li daŭrigis sian paroladon ĝis noktomezo.
8Kaj estis multaj lumiloj en la supra ĉambro, kie ni kunvenis.
9Kaj sur la fenestro sidis junulo, nomata Eŭtiĥo, premegata de profunda dormo; kaj dum Paŭlo ankoraŭ longe paroladis, tiu, venkite de la dormo, falis malsupren de la tria etaĝo, kaj estis levita malviva.
10Kaj Paŭlo malsupreniris, kaj falis sur lin, kaj ĉirkaŭpreninte lin, diris: Ne maltrankviliĝu; ĉar lia vivo estas en li.
11Kaj suprenirinte, kaj dispeciginte la panon, kaj manĝinte, kaj parolinte kun ili longe, ĝis la tagiĝo, fine li foriris.
12Kaj ili alkondukis la knabon vivantan, kaj multe konsoliĝis.
13Sed ni, irinte pli frue al la ŝipo, ekveturis al Asos, por tie enŝipigi Paŭlon; ĉar tiel li aranĝis, intencante mem piediri.
14Kaj kiam li renkontis nin en Asos, ni enŝipigis lin, kaj venis al Mitilene.
15Kaj de tie ŝipirinte, ni alvenis la sekvantan tagon kontraŭ Ĥios; kaj la duan tagon ni atingis Samoson; kaj la trian tagon ni alvenis en Mileton.
16Ĉar Paŭlo decidis preterveturi Efeson, por ne perdi tempon en Azio; ĉar li rapidis, por esti en Jerusalem, se li nur povos, en la Pentekosta tago.
17Kaj de Mileto li sendis al Efeso, kaj alvokis al si la presbiterojn de la eklezio.

Read Agoj 20Agoj 20
Compare Agoj 20:5-17Agoj 20:5-17