Text copied!
Bibles in Esperanto

Agoj 16:1-7 in Esperanto

Help us?

Agoj 16:1-7 in Londona Biblio

1 Kaj li venis al Derbe kaj Listra; kaj jen tie estis unu disĉiplo, nomata Timoteo, filo de kredanta Judino kaj de Greka patro.
2 Tiu estis bone atestata de la fratoj en Listra kaj Ikonio.
3 Tiun Paŭlo deziris, ke li foriru kun li, kaj li prenis kaj cirkumcidis lin pro la Judoj, kiuj estis en tiuj regionoj; ĉar ĉiuj sciis, ke lia patro estas Greko.
4 Kaj dum ili trapasis la urbojn, ili transdonis al ili por observado la dekretojn, deciditajn de la apostoloj kaj presbiteroj en Jerusalem.
5 Tiel la eklezioj firmiĝis en la fido, kaj kreskis laŭnombre ĉiutage.
6 Kaj ili trairis la Frigian kaj Galatujan regionon, malpermesite de la Sankta Spirito priparoli la vorton en Azio;
7 kaj veninte apud Misia, ili klopodis eniri en Bitinion, kaj la Spirito de Jesuo tion ne permesis al ili;
Agoj 16 in Londona Biblio