Text copied!
CopyCompare
Londona Biblio - Agoj - Agoj 16

Agoj 16:1-7

Help us?
Click on verse(s) to share them!
1Kaj li venis al Derbe kaj Listra; kaj jen tie estis unu disĉiplo, nomata Timoteo, filo de kredanta Judino kaj de Greka patro.
2Tiu estis bone atestata de la fratoj en Listra kaj Ikonio.
3Tiun Paŭlo deziris, ke li foriru kun li, kaj li prenis kaj cirkumcidis lin pro la Judoj, kiuj estis en tiuj regionoj; ĉar ĉiuj sciis, ke lia patro estas Greko.
4Kaj dum ili trapasis la urbojn, ili transdonis al ili por observado la dekretojn, deciditajn de la apostoloj kaj presbiteroj en Jerusalem.
5Tiel la eklezioj firmiĝis en la fido, kaj kreskis laŭnombre ĉiutage.
6Kaj ili trairis la Frigian kaj Galatujan regionon, malpermesite de la Sankta Spirito priparoli la vorton en Azio;
7kaj veninte apud Misia, ili klopodis eniri en Bitinion, kaj la Spirito de Jesuo tion ne permesis al ili;

Read Agoj 16Agoj 16
Compare Agoj 16:1-7Agoj 16:1-7