Text copied!
Bibles in Esperanto

Agoj 13:22-34 in Esperanto

Help us?

Agoj 13:22-34 in Londona Biblio

22 Kaj formetinte lin, Li levis al ili Davidon kiel reĝon, pri kiu Li parolis, atestante: Mi trovis Davidon, filon de Jiŝaj, viron laŭ Mia koro; li plenumos Mian tutan volon.
23 El lia idaro Dio laŭ promeso venigis al Izrael Savanton, Jesuon,
24 kiam Johano jam predikis antaŭ lia alveno la bapton de pento al la tuta popolo Izrael.
25 Kaj dum Johano plenumis sian kuradon, li diris: Kiu vi supozas, ke mi estas? mi ne estas tiu. Sed jen venas post mi unu, al kiu mi ne estas inda malligi la sandalojn de la piedoj.
26 Fratoj, idoj el la raso de Abraham, kaj tiuj inter vi, kiuj timas Dion, al ni estas sendita la vorto de ĉi tiu savo.
27 Ĉar la loĝantoj en Jerusalem kaj iliaj regantoj ne konis lin; kaj kondamnante lin, ili plenumis la voĉojn de la profetoj ĉiusabate legatajn.
28 Kaj trovinte en li nenian kaŭzon de morto, ili tamen petis Pilaton mortigi lin.
29 Kaj plenuminte ĉion, kio estis skribita pri li, ili forprenis lin de la lignaĵo kaj metis lin en tombon.
30 Sed Dio levis lin el la mortintoj;
31 kaj li estis vidata multajn tagojn de tiuj, kiuj venis kun li el Galileo en Jerusalemon, kaj ili nun estas liaj atestantoj ĉe la popolo.
32 Kaj ni alportas al vi bonan sciigon pri la promeso farita al la patroj,
33 ke Dio plenumis tion al ni, la filoj, relevinte Jesuon, kiel ankaŭ estas skribite en la dua psalmo: Vi estas Mia Filo, hodiaŭ Mi vin naskis.
34 Kaj pri tio, ke Li relevis lin el la mortintoj, jam ne venontan en forputron, Li parolis jene: Mi donos al vi la fidindajn favorkoraĵojn de David.
Agoj 13 in Londona Biblio