Text copied!
CopyCompare
Londona Biblio - Agoj - Agoj 13

Agoj 13:22-34

Help us?
Click on verse(s) to share them!
22Kaj formetinte lin, Li levis al ili Davidon kiel reĝon, pri kiu Li parolis, atestante: Mi trovis Davidon, filon de Jiŝaj, viron laŭ Mia koro; li plenumos Mian tutan volon.
23El lia idaro Dio laŭ promeso venigis al Izrael Savanton, Jesuon,
24kiam Johano jam predikis antaŭ lia alveno la bapton de pento al la tuta popolo Izrael.
25Kaj dum Johano plenumis sian kuradon, li diris: Kiu vi supozas, ke mi estas? mi ne estas tiu. Sed jen venas post mi unu, al kiu mi ne estas inda malligi la sandalojn de la piedoj.
26Fratoj, idoj el la raso de Abraham, kaj tiuj inter vi, kiuj timas Dion, al ni estas sendita la vorto de ĉi tiu savo.
27Ĉar la loĝantoj en Jerusalem kaj iliaj regantoj ne konis lin; kaj kondamnante lin, ili plenumis la voĉojn de la profetoj ĉiusabate legatajn.
28Kaj trovinte en li nenian kaŭzon de morto, ili tamen petis Pilaton mortigi lin.
29Kaj plenuminte ĉion, kio estis skribita pri li, ili forprenis lin de la lignaĵo kaj metis lin en tombon.
30Sed Dio levis lin el la mortintoj;
31kaj li estis vidata multajn tagojn de tiuj, kiuj venis kun li el Galileo en Jerusalemon, kaj ili nun estas liaj atestantoj ĉe la popolo.
32Kaj ni alportas al vi bonan sciigon pri la promeso farita al la patroj,
33ke Dio plenumis tion al ni, la filoj, relevinte Jesuon, kiel ankaŭ estas skribite en la dua psalmo: Vi estas Mia Filo, hodiaŭ Mi vin naskis.
34Kaj pri tio, ke Li relevis lin el la mortintoj, jam ne venontan en forputron, Li parolis jene: Mi donos al vi la fidindajn favorkoraĵojn de David.

Read Agoj 13Agoj 13
Compare Agoj 13:22-34Agoj 13:22-34