Text copied!
CopyCompare
Londona Biblio - 1 Reĝoj - 1 Reĝoj 7

1 Reĝoj 7:2-30

Help us?
Click on verse(s) to share them!
2Kaj li konstruis la domon de la arbaro Lebanona; ĝi havis la longon de cent ulnoj, la larĝon de kvindek ulnoj, kaj la alton de tridek ulnoj; sur kvar vicoj da cedraj kolonoj, kaj cedraj traboj estis sur la kolonoj.
3Kaj li kovris per cedro la supron de la galerioj, kiuj estis sur kvardek kvin kolonoj, po dek kvin en unu vico.
4Kaj da fenestraj kadroj estis tri vicoj, kaj fenestroj kontraŭ fenestroj trifoje.
5Kaj ĉiuj pordoj kaj la fostoj estis kvarangulaj, kaj la fenestroj estis kontraŭ fenestroj trifoje.
6Kaj ĉambregon el kolonoj li faris, havantan la longon de kvindek ulnoj kaj la larĝon de tridek ulnoj; kaj ankoraŭ ĉambron antaŭ ili kaj kolonojn kaj sojlon antaŭ ili.
7Kaj tronan salonon, por tie juĝi, juĝan salonon li faris, kaj ĉiujn plankojn li kovris per cedro.
8Lia domo, en kiu li loĝis, en la malantaŭa korto post la salono, estis aranĝita tiel same. Kaj li faris ankaŭ domon, similan al tiu salono, por la filino de Faraono, kiun Salomono prenis.
9Ĉio ĉi tio estis farita el multekostaj ŝtonoj, ĉirkaŭhakitaj laŭmezure, segitaj per segilo, interne kaj ekstere, de la fundamento ĝis la tegmento, kaj ekstere ĝis la granda korto.
10En la fundamento estis ŝtonoj multekostaj, ŝtonoj grandaj, ŝtonoj de dek ulnoj kaj ŝtonoj de ok ulnoj.
11Kaj supre estis multekostaj ŝtonoj, ĉirkaŭhakitaj laŭmezure, kaj cedro.
12Kaj la granda ĉirkaŭa korto havis tri vicojn da ĉirkaŭhakitaj ŝtonoj kaj unu vicon da cedraj traboj; tiel same ankaŭ la interna korto de la domo de la Eternulo kaj la salono ĉe la domo.
13La reĝo Salomono sendis, kaj venigis el Tiro Ĥuramon.
14Li estis filo de unu vidvino, el la tribo de Naftali; lia patro estis Tirano, kupristo. Li estis plena de saĝeco, kompetenteco, kaj sciado, por fari ĉian laboron el kupro. Kaj li venis al la reĝo Salomono kaj plenumis ĉiujn liajn laborojn.
15Li faris du kuprajn kolonojn, el kiuj unu kolono havis la alton de dek ok ulnoj, kaj fadeno de dek du ulnoj prezentis la amplekson de la dua kolono.
16Kaj du kapitelojn, fanditajn el kupro, li faris, por meti sur la suprojn de la kolonoj; kvin ulnoj estis la alto de unu kapitelo, kaj kvin ulnoj la alto de la dua kapitelo.
17Retoj plektitaj kaj ŝnuretoj ĉenoformaj estis ĉe la kapiteloj, kiuj estis supre de la kolonoj; sep ĉe unu kapitelo kaj sep ĉe la dua.
18Kaj li faris la kolonojn tiel, ke du vicoj da granatoj estis ĉirkaŭ unu reto, por kovri la kapitelon; tiel same li faris ankaŭ por la dua kapitelo.
19La kapiteloj sur la kolonoj estis faritaj kiel la lilioj en la salono, kaj havis kvar ulnojn.
20Kaj la kapiteloj sur la du kolonoj super la konveksaĵo, kiu estis apud la reto; kaj sur la dua kapitelo ĉirkaŭe en vicoj ducent granatoj.
21Kaj li starigis la kolonojn antaŭ la salono de la templo; kaj li starigis la dekstran kolonon kaj donis al ĝi la nomon Jaĥin; kaj li starigis la maldekstran kolonon kaj donis al ĝi la nomon Boaz.
22Sur la suproj de la kolonoj estis skulptaĵo en formo de lilio. Tiel estis finita la laboro de la kolonoj.
23Kaj li faris maron fanditan, havantan dek ulnojn de rando ĝis rando, tute rondan, havantan la alton de kvin ulnoj; kaj ŝnuro de tridek ulnoj prezentis ĝian mezuron ĉirkaŭe.
24Kaj tuberoj sub ĝia rando troviĝis ĉirkaŭe de ĝi; sur la spaco de dek ulnoj ili ĉirkaŭis la maron en du vicoj; la tuberoj estis fanditaj kune kun ĝi.
25Ĝi staris sur dek du bovoj; tri kun la vizaĝo norden, tri kun la vizaĝo okcidenten, tri kun la vizaĝo suden, kaj tri kun la vizaĝo orienten; kaj la maro estis sur ili supre, kaj ĉiuj iliaj malantaŭaj partoj estis turnitaj internen.
26Ĝi havis la dikon de manlarĝo; kaj ĝia rando, farita laŭ la maniero de rando de kaliko, estis simila al disvolviĝinta lilio. Ĝi ampleksis du mil bat’ojn.
27Kaj li faris dek kuprajn bazaĵojn; ĉiu bazaĵo havis la longon de kvar ulnoj, la larĝon de kvar ulnoj, kaj la alton de tri ulnoj.
28Kaj jen estas la aranĝo de la bazaĵoj: ili havis muretojn, muretojn inter la listeloj.
29Kaj sur la muretoj, kiuj estis inter la listeloj, estis leonoj, bovoj, kaj keruboj; kaj sur la listeloj estis tiel supre, kaj sube de la leonoj kaj bovoj estis malsuprenpendantaj festonoj.
30Kaj ĉiu bazaĵo havis kvar kuprajn radojn kun kupraj aksoj, kaj ĝiaj kvar anguloj havis ŝultretojn, fanditajn ŝultretojn sub la kaldrono, kaj sur ĉiu flanko estis festonoj.

Read 1 Reĝoj 71 Reĝoj 7
Compare 1 Reĝoj 7:2-301 Reĝoj 7:2-30