7Kaj Salomono havis dek du administrantojn super la tuta Izrael, kaj ili liveradis provizaĵojn al la reĝo kaj al lia domo; unu monaton en jaro ĉiu el ili devis liveri provizaĵojn.
8Kaj jen estas iliaj nomoj: Ben-Ĥur, sur la monto de Efraim;
9Ben-Deker, en Makac kaj Ŝaalbim kaj Bet-Ŝemeŝ kaj Elon-Bet-Ĥanan;
10Ben-Ĥesed, en Arubot; al li apartenis Soĥo kaj la tuta regiono Ĥefer;
11Ben-Abinadab, super la tuta regiono Dor; Tafat, filino de Salomono, estis lia edzino;