Text copied!
CopyCompare
Londona Biblio - 1 Reĝoj - 1 Reĝoj 4

1 Reĝoj 4:16-34

Help us?
Click on verse(s) to share them!
16Baana, filo de Ĥuŝaj, en la regiono de Aŝer kaj en Alot;
17Jehoŝafat, filo de Paruaĥ, en la regiono de Isaĥar;
18Ŝimei, filo de Ela, en la regiono de Benjamen;
19Geber, filo de Uri, en la regiono Gilead, en la lando de Siĥon, reĝo de la Amoridoj, kaj de Og, reĝo de Baŝan. Unu administranto estis en tiu tuta lando.
20Jehuda kaj Izrael estis grandnombraj kiel la sablo ĉe la maro; ili manĝis kaj trinkis kaj estis gajaj.
21Salomono regis super ĉiuj regnoj, de la Rivero ĝis la lando Filiŝta kaj ĝis la limo de Egiptujo; ili alportadis donacojn kaj servadis al Salomono dum lia tuta vivo.
22La manĝprovizoj de Salomono por ĉiu tago estis: tridek kor’oj da delikata faruno kaj sesdek kor’oj da simpla faruno,
23dek grasigitaj bovoj kaj dudek bovoj de paŝtejo kaj cent ŝafoj, krom cervoj kaj gazeloj kaj kapreoloj kaj grasigitaj birdoj.
24Ĉar li regis super la tuta transo de la Rivero, de Tifsaĥ ĝis Gaza, super ĉiuj reĝoj de trans la Rivero; kaj li havis pacon kun ĉiuj ĉirkaŭaj landoj.
25Kaj Jehuda kaj Izrael sidis en sendanĝereco, ĉiu sub siaj vinberbranĉoj kaj sub sia figarbo, de Dan ĝis Beer-Ŝeba, dum la tuta vivo de Salomono.
26Kaj Salomono havis kvardek mil stalojn por ĉarĉevaloj kaj dek du mil rajdistojn.
27Kaj tiuj administrantoj liveradis manĝprovizojn por la reĝo Salomono, kaj por ĉiuj, kiuj venadis al la tablo de la reĝo Salomono, ĉiu en sia monato, nenion mankigante.
28Kaj la hordeon kaj pajlon por la ĉevaloj kaj la kurĉevaloj ili liveradis al la loko, kie li estis, ĉiu laŭ sia instrukcio.
29Kaj Dio donis al Salomono saĝon kaj tre multe da prudento kaj tre multe da spirito, kiel la sablo ĉe la maro.
30Kaj la saĝeco de Salomono estis pli granda, ol la saĝeco de ĉiuj orientanoj kaj ol la tuta saĝeco de Egiptujo.
31Kaj li estis pli saĝa, ol ĉiuj homoj, pli ol Etan la Ezraĥido, kaj Heman kaj Kalkol kaj Darda, filoj de Maĥol; kaj li estis fama inter ĉiuj popoloj ĉirkaŭe.
32Kaj li eldiris tri mil sentencojn; kaj la nombro de liaj kantoj estis mil kaj kvin.
33Kaj li parolis pri la arboj, de la cedro, kiu estas sur Lebanon, ĝis la hisopo, kiu elkreskas el la muro; kaj li parolis pri la brutoj kaj la birdoj kaj la rampaĵoj kaj la fiŝoj.
34Kaj oni venadis el ĉiuj popoloj, por aŭskulti la saĝecon de Salomono, de ĉiuj reĝoj de la tero, kiuj aŭdis pri lia saĝeco.

Read 1 Reĝoj 41 Reĝoj 4
Compare 1 Reĝoj 4:16-341 Reĝoj 4:16-34